La « Babilemaj manĝoj » el lokaj produktoj ĉe Serra.
Post la vesperaj « Babilemaj Spagetoj » kiuj okazis antaŭ la pandemio, ni startas novan serion kiu estos iom malsama en la senco ke ili ne plu okazos nur vespere en unu nura loko, sed estonte kelkfoje tagmeze (ĉar iuj personoj ne ŝatas veni en la urbon kiam malheliĝas) kaj kelkfoje vespere, kaj plie de nun en variaj lokoj.
Ĉifoje ĝi okazos tagmeze en la centro de Bruselo, merkredon la 25an de oktobro je la 12:15 en la Restoracio Serra, salono Garden Kitchen. Plant-bazita menuo, lokaj provizantoj, ĉiam laŭsezonaj produktoj. Preskaŭ ĉio, kion ili servas, estas organika, farita per ingrediencoj akiritaj de provizantoj tiel lokaj ke ni konas ilin ĉiujn laŭ persona nomo. Sidiĝu, malstreĉiĝu kaj lasu ilian menuon montri al vi la plej bonan proponon de la sezono en ŝika sed malstreĉa etoso kaj ĉirkaŭitaj de belaj plantoj, pasigu agrablan sperton ĉe Garden Kitchen. La manĝo en tiu restoracio estis taksita de nia prezidanto kiel BONEGA. Do, nepre aliĝu
Serra, salono Garden Kitchen Place Charles Rogier 20, Karel Rogierplein 20
1210 Bruselo Tramoj 3 aŭ 4aŭ metrooj 2 aŭ 6, stacio Rogier.
Nepre rezervu via(j)n loko(j)n ĉe nikolao-ĉe-esperantobruselo.org plej laste lundon la 23an je la 14a horo =================================================================
La ĉiusemajna porkomencanta kurso informiĝu ĉe fransuaz@esperantobruselo.org
La paroligajkunvenoj/prelegoj okazas ĉiumarde (laŭ la lerneja kalendaro)
ambaŭ je la 18a30, en la Kultura Centro De Pianofabriek, rue du Fort 35 Fortstraat, 1060 Bruselo ĉe la 2a etaĝo.
• Eo1 : ĉiusemajna porkomencanta kurso informiĝu ĉe fransuaz@esperantobruselo.org • Eo2 : Paroliga kunveno kun Nikolao aŭ prelego en salono Casablanca 2