La Kongreso de ILEI en 2021 okazos laŭ hibrida maniero de la 7-a ĝis la 14-a de aŭgusto 2021. La elektoj por la nova Estraro okazos rete. La Estraro konsistas el sep personoj. Almenaŭ tri estraranoj ne rekandidatiĝas.
La Dua Forumo de ILEI-gvidantoj ebligos al la partoprenantoj ekscii pri la laboro de la Estraranoj, starigi demandojn kaj poste decidi, ĉu ili pretas eniri tiun teamon, kiu gvidos la Ligon dum 3 jaroj.
Iru al la kunsido:
https://us02web.zoom.us/j/82905766250Numero de la kunsido: ID: 829 0576 6250
Pasvorto: La nomo de nia komuna lingvo per minuskloj
Vidu https://eventaservo.org/e/26b765