la Kovim-19-situacio daŭras kaj ni jam preskaŭ rutine invitas al video-renkontiĝo. La klubo dankas al vi por via partopreno la pasintajn fojojn.
Ĉi-foje ni havos facilan programon por distri vin de la elirmalpermeso kaj aliaj ĝenoj:
- Ĵaŭdo la 16an de Aprilo 2020
- 18:30 MEST (16:30 UTK) – 20:00 MEST (18:00 UTK)
- Programo: Lingva Rondo “Akvo en poto” de edukado.net, pri transitiveco, “-iĝ-” kaj “-ig-“.
La renkontiĝo okazos per la konferencservo Zoom:
Oni bezonas instalendan aplikaĵon por Zoom:
Ĉe Zoom ankaŭ eblas partopreni per telefono:
Jen kelkaj gvidlinioj:
- Eblas partopreni sen propra Zoom-konto.
- Pretigu vian aparataron, mikrofonon, kapaŭskultilon, kameraon sufiĉe longe antaŭ la komenco de la konferenco. La agordoj de la Zoom-aplikaĵo ofertas le eblecon provi ĉion.
- Se vi partoprenos per komputilo, prefere uzu dratan retkonekton.
- Agordu vian nomon en la programo.
- Nek bilde nek nome rekoneblajn partoprenantojn kaj telefonajn partoprenantojn kiuj ne respondas, ni forigos el la konferencejo.
- Malŝaltu vian mikrofonon kiam vi ne parolas.
- Vi rajtas malŝalti ankaŭ la kameraon kaj nur spekti la konferencon.
- La konferenco ankaŭ subtenas tekstmesaĝojn.