🖥 Buntaj Vesperoj en Herzberg - la Esperanto-urbo. Numismatiko: moneroj rilate al Esperanto kaj al la Harz-regiono
19:00 - 21:15 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Numismatiko, kolektado de moneroj, medaloj estas vasta temaro. Nun ni montras monerojn rilate al Esperanto kaj al la regiono de la montaro Harz.

Internacia

Ĉu vi konas stelon, spesmilon, ktp.? Okupiĝo pri numismatiko, kolektado de moneroj, medaloj estas ne nur simpla hobio. Ĝi instruas ankaŭ pri historio, geografio, ktp. El la vasta fako ni montras interesaĵojn, valoraĵojn el nia kolektaĵo: monerojn, medalojn rilate al Esperanto kaj la Harz-regiono kaj ni parolos pri stelo, spesmilo – la modeloprovoj de internacia valutsistemo, ekz. eŭro. Prezentanto, temogvidanto: Peter Zilvar. Spertinterŝanĝo, diskutado.
En ĉiu mardo inter 19:00-21:15 ni prezentas alian temon kaj diskutadas, interŝangas spertojn, opiniojn kun la celo, ke ni akiru pli bonan lingvan kapablon kaj eklernu interesaĵojn el la mondo per la uzo de la internacia lingvo Esperanto.
La liston de la temoj, prezentadoj en 2021 vi trovas sur nia hejmpaĝo.
 
Nomo: Buntaj Vesperoj en Esperanto-urbo Herzberg
Tempo: 19.10.2021 19:00-21:15 Amsterdam, Berlin, Rome, Stockholm, Vienna
https://us02web.zoom.us/j/88011804771
Kodo: 18872021
Bonvenon! 
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

esperanto-urbo.de
esperanto-zentrum(ĉe)web.de

Interesiĝintoj

Administranto