Mikaelo loĝas en Tiĥvin (apud Sankta Peterburgo), kiu ĝemelas kun nia urbo, Hérouville. Jam de 1991, la esperantistoj de ambaù urboj renkontiĝas kaj havas fortajn amikajn ligojn. Mikaelo Bronŝtejn estas tre konata kantisto, preleganto, verkisto, tradukisto en Esperantujo. Li plurfoje prelegis en Hérouville pri tre malsamaj, ĉiam ege interesaj, temoj. Ĉifoje, li respondos al la demandoj de la publiko kaj kantos en la rusa kaj en Esperanto