Muziko ĉiam estis parto de Esperanto-kulturo ekde la komenco de la Movado. Ĉi tiu prelego prezentas superrigardon de la unua jarcento de Esperanto-muziko, de la plej fruaj kantoj, tra la epokoj de paperaj kantaroj kaj ŝelakaj kaj vinilaj diskoj, ĝis la ĝermoj de la rokmuzika movado en la 80aj jaroj. Inter aliaj, vi lernos pri kaj aŭdos la muzikon de Gladys Cosmetto, Frans Jahger, Duo Espera, Margaret Hill kaj aliaj steluloj de iama Esperantujo.