🖥 Israela Virtuala E-Kunveno (IVEK)
18:30 - 20:00
Azio/Jerusalemo
Elekti horzonon
S-ro Zoom renkontas dr-n Zam en Revuo Esperanto

Loka

Karaj geamikoj,

"Esperanto junas en la interreto: kiam d-ro Zamenhof renkontis s-ron Zoom". Tio estas la atentokapta titolo de la artikolo https://www.davar1.co.il/267554/ kiun la juna israela s-no kaj ĵurnalisto Nican Cvi Kohen verkis por sia gazeto Davar. Temas pri gejunuloj kiuj nuntempe lernas kaj parolas Esperanton. Li intervjuis la prezidantinon de TEJO kaj gejunulojn de Israelo, Kongo kaj Usono, kiuj lastatempe lernis E-on. Konciza versio de la artikolo (aldona bildo) aperas en la februara n-ro de Revuo Esperanto.

Prezentos ĝin en nia marda kunveno la verkinto Nican, 16:30-18 UTC en la kutima adreso: https://huji.zoom.us/j/7508982919.


Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

esperanto.org.il/
amriwandel(ĉe)gmail.com

Interesiĝintoj

Administranto