Bicikla ekskurso de Witten al Altena
10:00 - 16:00 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
kadre de karavano al 23-a KoKoLoRES

Loka

Ĉ. 47km laŭ riveroj Ruhr kaj Lenne de Witten ĝis la urbo Altena.
Renkontiĝejo estos antaŭ la stacidomo en Witten je 10:00h en merkredo, 02.10.2024.

Ni sekvos dum 20km la biciklovojon "Ruhrtalradweg" kaj ĉe Hagen ŝanĝos al "Lenneroute" por la sekvaj 27 kilometroj.
La itinero iras konstante supren, de Witten ĉe ĉ. 92 m s.l.m. ĝis Altena ĉe ĉ. 157 m s.l.m.
Ĝi sekvas la nodosistemon. Komenco estas antaŭ la stacidomo Witten, nodo numero 3. Fino la nodo numero 58 en Altena.
Kaj Witten kaj Altena havas trajnstaciojn kun liftoj al la kajoj.

Tiuj, kiuj partoprenos en KoKoloRES en Altena, plu biciklos al la kvartalo Evingsen kio estas aldonaj 10 kilometroj. La vojo al Evingsen estas pli kruta kaj oni dum 5 kilometroj devas atingi 476 m s.l.m.(mallongaj partoj inter 10% ĝis 15%).

Bonvolu aliĝi retpoŝte ĉe oka_koloro@online.de

Eble vi ŝatus eĉ partopreni la tutan dutagan karavanon kiu startos la antaŭan tagon en Duisburg.



📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

bemi.tejo.org
oka_koloro(ĉe)online.de
Bergerstr. 34

Interesiĝintoj

Administranto