Facila bicikla ekskurso
14:00 - 17:00 (MET)
Eŭropo/Bruselo
Elekti horzonon
Invito por kune fari posttagmezan ekskurson en bela regiono de Kruibeke en dimanĉo, la 2-an de majo 2021 en la kadro de BEMI (Biciklista Esperantista Movado Internacia)

Loka

Ĉi tiu ekskurso estas facila bicikla "promeno" kiu estas taŭga ankaŭ por ne trejnitaj biciklantoj kaj la itinero estos adaptita al la partoprenantoj.

Kontaktadreso: Eddy Van den Bosch
  • prefere kontaktebla per retadreso: eddyvdbosch@belgacom.net
  • kaj ekde sabato prefere per telefono: 0478/99.27.24

Dato kaj horo de la grupa ekveturo: dimanĉo 2021.05.02 je la 14-a horo
(aktuala noto : nuntempe 1 grupo konsistas el maksimume 10 personoj)

Loko kie ni volas renkontiĝi: Kruibeke, sur la parkejo de Scheldelei apud Burchtstraat
  •   Tie estas pramo kiu veturas inter Hoboken kaj Kruibeke dufoje en la horo kaj per kiu biciklantoj povas senpage transiri la riveron.
  •   Se vi venas per aŭto (kaj kunportas propran biciklon), estas sufiĉe da spaco por senpage parkumi tie: vi alvenas laŭ la strato Burchtstraat en Kruibeke kaj pluveturas en Scheldelei preskaŭ ĝis  la rivero (sed antaŭ la parkejo de aŭtobusoj)

La renkontiĝo estas loka, do ĉefe por homoj kiuj loĝas en Flandrio, sed hazardaj "preterpasantoj" estas tre bonvenaj.

La ideo estas ke la invito estos ripetita, ĉar estas pluraj vojoj kaj vidindaĵoj inter Kruibeke kaj Steendorp, la kondiĉoj pri la pandemiaj limigoj ŝanĝiĝas kaj laŭ la veterkondiĉoj estos adaptoj al tiuj ekskursoj. Ni planas fari ankaŭ minimume unu ripozan paŭzon dum tia ekskurso.

Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

bemi.tejo.org/pri-ni/
eddyvdbosch(ĉe)belgacom.net
Scheldelei

Interesiĝintoj

Administranto