Ĉu Esperanto estas aparte taŭga por internacia amikeco? Ni dankas al s-ro Goro Kimura, fama japana socilingvisto pro la proponita prelego, prezentado de kelkaj trajtoj de renkontiĝoj per Espranto. Trajtoj de komunikado per Esperanto estos bazo por diskutado. Ni diskutadu, via opinio, kontribuado al la interparolado estas bonvenaj.
En ĉiu mardo inter 19:00-21:15 ni prezentas alian temon kaj diskutadas, interŝangas spertojn, opiniojn kun la celo, ke ni akiru pli bonan lingvan kapablon kaj eklernu interesaĵojn el la mondo per la uzo de la internacia lingvo Esperanto.La liston de la temoj, prezentadoj en 2022 vi trovos sur nia hejmpaĝo.