🖥 Membrokunveno de BEMI
14:00 - 16:00 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
La supera organo de BEMI decidas pri la plua evoluo de la asocio. Kun antaŭa programo de prelegoj.

Internacia

Jen hibrida evento en dimanĉo, la 1-a de januaro 2023.
Vi do povos partopreni aŭ korpe ĉeestante, aŭ per interreto.

Nia tradicia loko por ĉeesti korpe estas la renkontiĝo JES (Junulara Esperanto-Semajno).

Rete vi povos partopreni per Zoom uzante jenan ligilon:
https://us02web.zoom.us/j/82327001996
Ne estas pasvorto.

Ni antaŭvidas tri programerojn:

A) 13:00 UTC (14:00 en la JESejo)
"Nekutimaj tranoktejoj"
Por tiu ĉi programero ni bezonas vin!
Ĉu vi iam dum biciklovojaĝo aŭ je alia okazo tranoktis en nekutima loko aŭ je nekutimaj cirkonstancoj?
Sendu unu aŭ du fotojn per retpoŝto al Jessica Grasso <jegrasso@gmail.com>.
Ni montros la fotojn, kaj petas ke vi rakontu mallonge pri ili dum la evento.

B) 13:30 UTC (14:30 en la JESejo)
"Via Transilvanica"
Novan itineron por pied- kaj biciklo-vojaĝoj tra Rumanujo prezentos al ni Rodica Todor.

C) 14:00 UTC (15:00 en la JESejo)
Membrokunveno de BEMI

La supera organo de nia asocio kunvenas por decidi pri la plua evoluo de nia asocio.

Memoru, ke BEMI ne konas formalan membrecon; ni simple invitas ĉiujn homojn, kiuj parolas Esperanton kaj ŝatas bicikli, konsideri sin membroj de BEMI. Kaj ĉiuj tiuj homoj havas egalan voĉon en la membrokunveno.

Propono de tagordo:
1. Enkonduko, konstato de decidkapablo
2. Provo de la balotsistemo
3. Elekto de kunsidestro
4. Elekto de protokolanto
5. Eventualaj ŝangoj en la tagordo
6. Raporto de la estraro
  • karavanoj
  • projekto VERDEN
  • BEMI-semajnoj
  • BEMI-ekskursoj
  • BEMI-trofeo
  • Regionaj Reprezentantoj
7. Elekto de estraranoj
  • Mi proponas elekti plian estraranon pri komunikado
8. Financoj
9. Decidproponoj de la membroj
10. Planoj por 2023
  • karavanoj
  • BEMI-semajnoj
  • projekto VERDEN
11. Ceteraĵoj
12. Fino
Bonvolu pripensi, ĉu vi ne ŝatus kandidatiĝi al la estraro por la fako de komunikado.
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉