Eo2‑Prezento de la dokumenta filmo en Esperanto en salono CHARLEROI
Kunveno/Evento
En salono CHARLEROI Aleksej Salomatov prezentos unu memfaritan dokumentan filmon en Esperanto
Somero de Sigrid
Aleksej Salomatov esperantistiĝis en 1989. Li fondis en 1990 turisman firmaon en Moskvo, organizis karavanojn al Esperanto-aranĝoj. Poste la firmao specialiĝis pri Finnlando kaj Skandinavio. Ekde 2005 li ankaŭ agas kiel fotisto. Okazis personaj ekspozicioj en Moskvo kaj Murmansko. Kelkaj fotoj estis prezentitaj en galerioj de Londono kaj Kioto. Post emeritiĝo en 2019 Aleksej aktive okupiĝas pri filmado kaj nun faris 11 dokumentajn filmojn, inter ili tri en Esperanto. Li estas aŭtoro kaj redaktoro de la rubriko “Arto” en la revuo Monato.
Somero de Sigrid La filmo rakontas pri 8-jaraĝa knabino Sigrid, kiu vivas kun siaj gepatroj en Alandaj Insuloj de Finnlando. Kun sia patrino ŝi vojaĝas al Svedio, kie partoprenas la internacian kurson de Esperanto-kulturo. La knabino facile komunikas kun homoj el diversaj landoj, inter tiuj Danio, Svedio, Belgio, Germanio, Pollando, Rusio, Kazaĥio kaj Sirio. En la filmo geedza paro, festanta 27 jarojn da geedzeco, rakontas la historion de ilia amo. Kiam ili renkontis dum la Esperanto-aranĝo, Eddy vivis en Belgio, kaj Ella en Pollando.
***************************************** La porkomencanta kurso de Fransuaz normale okazos ĉiumarde (laŭ la flandra lerneja kalendaro) je la 18a30, laŭ 2 sesioj — ekde la 9a de septembro 2025 por la unua sesio, — ekde la 3a de februaro 2026 por la dua sesio. en salono CHARLEROI ĉe 2a etaĝo, krom ke povas okazi ke ĝi okazu Rete per Zoom (kontrolinda kun Fransuaz) Informiĝu ĉe Fransuaz: info@esperantobruselo.org ***************************************** La paroligaj vesperoj okazos normale ĉiumarde ekde la 9a de septembro 2025 foje en la trinkejo de De Pianofabriek, kaj foje okazos en salono CHARLEROI . Eventualaj prelegoj ankaŭ ofte dissendotaj rete per zoom okazos en salono CHARLEROI. Kontrolu en la EBGa kalendaro sur Eventa Servo aŭ sur nia reteja kalendaro. Informiĝu ĉe nikolao@esperantobruselo.org ================================================================= NB: Kursoj, prelegoj kaj Ĝenerala Asembleo okazos de nun en salono CHARLEROI ĉe la 2a etaĝo en la Kultura Centro De Pianofabriek, rue du Fort 35 Fortstraat, 1060 Bruselo.