🖥 Buntaj Vesperoj en Herzberg: Novjaraj planoj, sindevigoj, promesoj
19:00 - 22:00 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Ni ofte havas novajn planojn, promesojn por la nova jaro, kiel ni realigu ilin?

InternaciaLoka

Ni ofte sentas la bezonon je ŝanĝoj komence de nova jaro, ni havas novajn planojn, celojn, promesas al ni mem ŝanĝojn, elektas devojn por ni mem, sed ĉu ni sukcesos plenumi ilin, kiel ni realigu ilin? Diskutado, babilado, interŝanĝo de opinioj, spertoj. Rakontu pri viaj propraj planoj, promesoj por 2024! Ni lernu unu de la aliaj, interŝanĝu spertojn, ideojn kaj pasigu kelkajn horojn en agrabla, amika etoso. Bonvenon al nia diskutrondo!
En ĉiu mardo inter 19:00-22:00 ni prezentas alian temon kaj diskutadas, interŝanĝas spertojn, opiniojn kun la celo, ke ni akiru pli bonan lingvan kapablon kaj eklernu interesaĵojn el la mondo per la uzo de la internacia lingvo Esperanto. Bv. atenti, ke depende de la temo kaj la diskutemo de la partoprenantoj la kunveno povas finiĝi pli frue.
La virtualaj klubkunvenoj realiĝas en kunlaboro kun la regiona plenkreskula edukinstituto (LEB).
La liston de la temoj, prezentadoj por la jaro 2024 ni baldaŭ aperigos sur nia hejmpaĝo.
Nomo: Buntaj Vesperoj en Esperanto-urbo Herzberg
Horzono: Amsterdam, Berlin, Rome, Stockholm, Vienna
Tempo: marde 19:00-22:00
https://us02web.zoom.us/j/88011804771
Kodo: 18872021
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

esperanto-urbo.de
esperanto-zentrum(ĉe)web.de
Grubenhagenstr. 6

Interesiĝintoj

Administranto