🖥 Israela *Hibrida* E-Kunveno (IVEK)
19:00 - 20:00
Azio/Jerusalemo
Elekti horzonon
La unua post-korona ĉeesta kunveno de la Tel-Aviva klubo, en nova klubejo

Loka

Post 13 monatoj da virtuala agado, la Tel-Aviva Esperanto klubo denove renkontiĝos fizike, en tutnova klubejo. Por tamen ne cedi niajn multajn novajn virtualajn partoprenantojn tutmonde, aliĝintaj dum la pandemia virtuala funkciado, ni provos okazigi la kunvenon hibride, helpe de granda ekrano en la kluba ĉambro.
La kutima retejo:  https://huji.zoom.us/j/7508982919, ankaŭ alirebla de la hejmpaĝo de ELI: http://esperanto.org.il/tel-avivo.html.
La fizika kunveno kaj Zoom-ĉambro malfermiĝos kiel kutime je la 18:30 israela somera tempo (15:30 UTC), sed lahibrida kunveno ev-e duonhoro pli malfrue, pro la bezono instali la retkonekton surloke. Ĉar tio estas la unua fojo, ni anticipe pardonpetas pri eventualaj paneoj. 


📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

esperanto.org.il/
amriwandel(ĉe)gmail.com
Herzl str. 75

Interesiĝintoj

Administranto