Verda Kafo estas loka ĉiumonata Esperanta rendevuo el la urbo Porto-Alegro (Brazilo), kiu kutime efektiviĝas en la lasta sabato de la monato. Ĝi estis kreita en Aŭgusto 1978 kaj de tiam okazadas seninterrompe!
Post du jaroj da virtualaj renkontiĝoj, jen ni finfine refoje renkontiĝos fizike - en la kafejo kaj restoracio Tutty's (Avenuo Independência, n-ro 30), je la 16-a horo.