🖥 Prelego de Bernard-Regis pri Neŭtrala Moresnet
18:30 - 20:00 (MET)
Eŭropo/Bruselo
Elekti horzonon
Escepte, ĝi okazos nur rete, pro la nacia striko en Belgio

Kunveno/Evento

Prelego de Bernard-Regis LARUE pri "De Neŭtrala Moresnet,
neŭtrala teritorio pro minejo de zinko al Amikejo, la unua proklamita Esperanto-ŝtato."


Bernard-Régis rakontos la tutan historion de tiu neŭtrala teritorio.
Tiu statuto donis multajn defiojn kaj eblecojn al tiu teritorio, kio donas belajn anekdotojn.
Kiam ne plu estis zinko, la teritorio riskis malaperi.
Tiam la solvo estis fari el ĝi la mondan ĉefurbon de Esperanto, kaj la unuan Esperanto-ŝtaton.

Moresnet_Karte.jpg 464 kB


 La prelego okazos nur rete per Zoom
Jen la ligilo por la prelego
https://us02web.zoom.us/j/81288867555?pwd=5grKeP7rOnmT9SPkblxx0bNCQyvdbx.1


*****************************************

La porkomencanta kurso de Fransuaz normale okazos ĉiumarde
(laŭ la flandra lerneja kalendaro) je la 18a00, laŭ 2 sesioj, ĉu surloke, ĉu rete.
— ekde la 9a de septembro 2025 por la unua sesio,
— ekde la 3a de februaro 2026 por la dua sesio.
en salono CHARLEROI ĉe 2a etaĝo(kontrolinda kun Fransuaz).
Informiĝu ĉe Fransuaz: info@esperantobruselo.org
*****************************************
La paroligaj vesperoj okazos normale ĉiumarde ekde la 9 de septembro 2025 en la trinkejo de Pianofabriek, krom iuj kunvenoj en la kursokalendaro, kiu okazos en CHARLEROI kaj kiu estos rezervita por prelegoj kaj specifaj kunvenoj ankaŭ ofte dissendotaj rete per zoom.
Kontrolu en la EBGa kalendaro sur Eventa Servo aŭ sur nia reteja kalendaro.
Informiĝu ĉe nikolao@esperantobruselo.org
=================================================================
NB: Kursoj, prelegoj kaj Ĝenerala Asembleo okazos de nun NUR en CHARLEROI
ĉe la 2a etaĝo en la Kultura Centro De Pianofabriek, 
rue du Fort 35 Fortstraat, 1060 Bruselo. 


* Ni normale ne plu uzos la salonojn Casablanca 1 kaj 2.  
 

Nikolao el Bruselo
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.esperantobruselo.org
nikolao(ĉe)esperantobruselo.org

Interesiĝintoj

User profile pictureDieter Rooke


User profile pictureKlaas Dijkstra


User profile pictureNicolas de Buyl

kaj pli...

Administranto