Ĵaŭdon, la 18-an de junio, je la 17-a horo ni festos la 30-jaran jubileon de la Esperanto-monumento antaŭ la Kongresa Centro.
Ĉe la monumento okazos tosto kaj komuna fotado.
Poste ni translokiĝos al la kukejo BáJečná en Ječná-strato 26 (1 stacio per metroo kaj 1 stacio per tramo).
En la kukejo okazos teme aranĝita programo.
La planita fino estas je la 19-a horo.