Esperantokunveno kun kristnaskfesta etoso
19:00 - 22:00 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
La tradicia kristnaskfesta kunveno por esperantistoj de ajna religio aŭ -ismo

InternaciaLoka

La Esperantosocieto Frankfurto, fondita en 1904, tradicie dum decembro nomis sian kunvenon "kristnaska vespero", kaj invitis la membrojn kunporti kuketojn, varmegajn trinkaĵojn kaj aliajn tradiciajn aĵojn rilate la jarfina tempo. Tradicie oni ankaŭ kantis kaj -os, rakontas, prezentas poemojn. Ĉiu interesiĝanto bonvenas, kompreneble sendepende de ria religio. Idistojn oni eble iom primokos :-) Ĉeestos verŝajne eĉ islamanoj kaj ateistoj. Ni ja estas - Esperantistoj! La festo okazos en Saalbau/MÜZ Schönhof. (Kromnoto: Zamenhoftagon ni jam festas je la 15-a, vidu tiutagan eventaron.)
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉