Esperanto-amikaro festos la novjaron en Osterode am Harz, 10 km-ojn for de Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo. Ni babilados, dancos, aŭskultos muzikon kaj amuziĝos en la salonoj de la restoracio Freiheiter Hof. Ĉiuj estas bonvenaj! Ne estas enirbileto, ĉiuj aĉetos trinkaĵojn laŭ propra deziro. Manĝemuloj povos antaŭpagi por la granda silvestra bufedo (24€).