🖥 Ĉiumonata prelegserio (oktobro 2022)
16:00 - 18:00
Aŭstralio/Sidnejo
Elekti horzonon
Prelegoj pri interesaj kaj gravaj temoj per Zoom

Internacia

  • 16:00 Afriko kaj Esperanto: La stato de la movado – Jérémie SABIYUMA (Burundo) 
    Esperanto eniris Afrikon dum la koloniiga periodo, sed ne havis grandan sukceson plifortiĝi. Post sendependiĝo, ne aŭdiĝis eĥoj pri la movado, kaj la vera movado komenciĝis en la 1980 jaroj. Ekde tiam naskiĝis multaj kluboj en Afriko, sed ne kun granda sukceso, ĉar pluraj el la kluboj ne longe vivis. Kial ili ne longe vivis? Kion ni faru por eviti tion? En tiu prezentado, ni aǔdos pri strategioj, por sukcese helpi la movadon en Afriko.
  • 17:00 Kio okazas al nia movado? – Ian FANTOM (Anglio) 
    “Mi esperantistiĝis je aĝo 13, lernis la lingvon kaj aliĝis al la Esperanto-asocioj je aĝo 16 en 1962. Mi povis vidi la mankon de informado por la movado, do mi studis bibliotekajn librojn kaj komencis raporti niajn lokajn kunvenojn al la lokaj gazetoj. En 1969 mi translokiĝis al Londono, kaj partoprenis regule la kunvenojn de Londona Esperanto-Klubo, kie mi respondecis pri informado por la 56a UK en Londono (1971). En 1972 mi faris same por la landa asocio. Ni havis bonajn rezultojn, sed mi restis for de komitatoj dum la infanoj estis junaj. Kiam mi revenis en la naŭdekaj jaroj, ĉiuj sciis, ke estas io malĝusta, sed neniu sciis, kio ĝi estas. Mi eltrovis. Ekde 2006 mi laboradis por la zamenhofa celo ekstere de la Esperanto-movado.” – Ian Fantom

Por aliĝi kaj ricevi ligilon, sendu mesaĝon al: prezidanto@esperanto.org.au

Jeremie SABIYUMA + Ian FANTOM.jpg 15,6 kB
[Jérémie SABIYUMA kaj Ian FANTOM]
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

esperanto.org.au/eo/prelegserio-z...
prezidanto(ĉe)esperanto.org.au

Interesiĝintoj

Administranto