🖥 Ĉiumonata prelegserio (novembro 2022)
16:00 - 18:00
Aŭstralio/Sidnejo
Elekti horzonon
Prelegoj pri interesaj kaj gravaj temoj per Zoom

Internacia

  • 16:00 IKAN (Internacia Kampanjo por Nuligi Nukleajn Armilojn)
    Antaŭ dek jaroj, malgranda aǔstralia grupo lanĉis universalan kampanjon kun la celo malpermesi nukleajn armilojn. Ĉe la Unuiĝintaj Nacioj en Julio 2017, 122 registaroj voĉdonis por tiu traktato. La Nobel Pac-Premio estis aljuĝita al IKAN en 2017 pro sia laboro. Joanne JOHNS prezentos nome de IKAN Aǔstralio. Marumi SMITH (Aŭstralio) organizis. Margaret BEAVAS (Kunprezidanto de IKAN Aǔstralio) respondos al viaj demandoj. Jennifer BISHOP (Britio) tradukis la materialon al Esperanto.
  • 17:00 Ni ludu per flagoj – Cristina BOLLINI (Italio)
    Cristina prezentos sian libron, Flagoj: Nia flago kaj ĉiuj flagoj. Ŝi esploros kelkajn kuriozĵojn kaj respondos al diversaj demandoj, ekzemple: Kiom da flagoj enhavas homajn figurojn? Kiom da flagoj havas bluon? Kio estas la signifo de tio?

Por aliĝi kaj ricevi ligilon, sendu mesaĝon al: prezidanto@esperanto.org.au

Margaret_Beavas-Cristina_Bollini.jpg 15 kB
[Margaret BEAVIS kaj Cristina BOLLINI]
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

esperanto.org.au/eo/prelegserio-z...
prezidanto(ĉe)esperanto.org.au

Interesiĝintoj

Administranto