🖥 Ĉiumonata prelegserio (novembro)
16:00 - 18:00
Aŭstralio/Sidnejo
Elekti horzonon
Prelegoj pri interesaj kaj gravaj temoj per Zoom

Internacia

16:00 Rilato inter Indiĝenaj rajtoj kaj naturkonservado en Brita Kolumbio, Kanado – Mark Fettes (Kanado)
Mark Fettes estas asista profesoro en la Fakultato pri Edukado en Universitato Simon Fraser, kaj inter 2013 kaj 2019 prezidanto de Universala Esperanto-Asocio. Liaj laborkampoj estas: strategio, kunordigo, statuta reformo, esploro kaj dokumentado, faka kaj scienca agado.

17:00 Stuttgart 21 – Kiel stacidom-projekto revoluciigis la politikan sistemon en Baden-Württemberg – Rainer Kurz (Germanio)
“Stuttgart 21” estas la plej granda konstruejo en Eŭropo. Ĝi akre apartigas la popolon de Stutgarto kaj Germanio. Ĝi kaŭzis batalegon inter kontraŭuloj kaj la polico, grandaj politikaj debatoj, la unuan plebisciton en la ŝtato, kaj finfine ŝanĝon de la registraro de Baden-Württemberg, kio nun havas la unuan germanan ĉefministron de la verda partio. Rainer Kurz el Stutgarto fotodokumentis la evoluon surloke.

Por aliĝi kaj ricevi ligilon, bonvolu sendi mesaĝon al: prezidanto@esperanto.org.au

Mark_Fettes-Rainer_Kurz.jpg 22,8 kB
[Foto: Mark Fettes (maldekstre) kaj Rainer Kurz (dekstre)]
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

esperanto.org.au/eo/prelegserio-z...
prezidanto(ĉe)esperanto.org.au

Interesiĝintoj

Administranto