🖥 Ĉiumonata prelegserio (marto 2022)
16:00 - 18:00
Aŭstralio/Sidnejo
Elekti horzonon
Prelegoj pri interesaj kaj gravaj temoj per Zoom

Internacia

16:00: De animala ekzisto ĝis diiĝo: La 70 000-jara historio de homa kulturo – Gabor MARKUS (Hungario)
Mondfama mondhistoriisto asertas en sia libro: “Antaŭ sepdek mil jaroj homo sapiens estis sensignifeca besto… en Afriko. Simile kiel simio, meduzo, aŭ insekto. Sed dum la venontaj jarmiloj, homoj fariĝis majstroj de la tuta terglobo kaj teroristoj de la natura medio. Hodiaŭ ili komencas estiĝi dioj, kiuj klopodas akiri eternan junecon kaj posedi la potencon de kreo kaj detruo…” La granda demando estas: pro kio nur homo sapiens povis evolui tiel sukcese? Pri tio temas la prelego.

17:00: Matematika historio de homoj kaj ekvacioj – Michael NEDZELSKY (Britio)
Michael prezentos la historion de malkovro de formulaj por solvi tri-gradaj kaj kvar-gradaj ekvacioj, inkluzive de tre interesaj homoj, kiuj partoprenis en tiu afero (Niccolò Fontana Tartaglia, Gerolamo Cardano, ktp). 

Por aliĝi kaj ricevi ligilon, sendu mesaĝon al: prezidanto@esperanto.org.au

Markus-GABOR_ Michael-NEDZELSKY.jpg 18,1 kB
[Foto: Markus GABOR (maldekstre) kaj Michael NEDZELSKY (dekstre)]
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

esperanto.org.au/eo/prelegserio-z...
prezidanto(ĉe)esperanto.org.au

Interesiĝintoj

Administranto