🖥 Ĉiumonata prelegserio (marto)
16:00 - 18:00
Aŭstralio/Sidnejo
Elekti horzonon
Prelegoj pri interesaj kaj gravaj temoj per Zoom

Internacia

(16:00) La azia Esperanto-movado en la komenco: 1965–1990 – So GILSU (Koreio)
Unua parto de tri prelegoj pri la Esperanto-movado en Azio/Oceanio. La serio daŭros dum la aprila kaj maja sesioj.

17:00: Rekrei la paradizon – Paulo S VIANA (Brazilo)
La mondkonata brazila fotografiisto Sebastião Salgado kaj lia edzino Wanick Salgado de pluraj jaroj engaĝiĝis en ampleksan projekton por rearbarigi la Atlantikan Arbaron, en Brazilo – gravan ekologian sistemon, kiun la homoj jam detruis je 90 procentoj de ĝia areo. Ilia agado inspiras aliajn homojn fari la samon kaj estas internacie rekonata.

Por aliĝi kaj ricevi ligilon, bonvolu sendi mesaĝon al: prezidanto@esperanto.org.au

So-GILSU_Paulo-VIANA.jpg 26,9 {0}
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

aea.esperanto.org.au/eo/prelegseri...
prezidanto(ĉe)esperanto.org.au

Interesiĝintoj

Administranto