16:00 Lingvaj esploroj en la malnova konga reĝlando – Heidi Goes (Belgio) Heidi Goes esploras ekde novembro 2014 pri la Konga Lingvaro, kadre de siaj doktorigaj esploroj, kiuj nun estas preskaŭ ĉe la fino. Post enkonduko pri la lingvaro, ŝi rakontos pri la esploroj surloke en Kongolando kaj precipe Angolo.
17:00 Traduko de poezio – ĉu ĝi vere perdiĝas? – Nicolau Dols Salas (Majorko/Hispanio) Nicolau Dols Salas estas profesoro pri kataluna filologio en Universitato de Balearaj Insuloj. Liaj esplorinteresoj estas fonologio, gramatiko kaj sociolingvistiko. Ekde 2014 li instruis la programon de Interlingvistikaj Studoj ĉe Universitato Adam Mickiewicz en Poznano.