🖥 Ĉiumonata prelegserio (julio)
16:00 - 18:00
Aŭstralio/Sidnejo
Elekti horzonon
Prelegoj pri interesaj kaj gravaj temoj per Zoom

Internacia

16:00 Esperanto-podkastoj en la indonezia – Ilia Sumilfia Dewi (Indonezio)
Bedaŭrinde, pro ne-antaŭvideblaj cirkonstancoj, Ilia Dewi de povos prelegi je tiu dato. Anstataŭe okazos:
AMO: De 2014 ĝis Oceanio + La nov-zelanda odiseo – Stefan MacGill (Hungario)
La AMO-programo de UEA naskiĝis en marto 2014 per la unua seminario en Hungario. Ĝis la fino de 2014, seminarioj okazis en kvar kontinentoj – mankis nur la kvina. Finfine, komence de 2020, la programo atingis Oceanion per la 62a seminario en Aŭklando, Nov-Zelando. La sekva seminario estos la 74a. La dua temo prezentas bildan resumon de la vojaĝado trimonata tra ambaŭ insuloj de Nov-Zelando: Pli ol 1500 km po-insule per aŭto, kiu permesis reviziton al lokoj de mia juneco.

17:00 Magia spektaklo – Fukuda TOSHIRO (Japanio)
Fukuda estas senlandlima magiisto. Li jam montris sian mirindan prezentaĵon al infanoj (kaj plenkreskuloj) ĉirkaŭ la mondo. Li vizitis orfejojn, rifuĝejojn kaj lernejojn en multaj landoj, inkluzive de Etiopio, Afganio, Sirio, Irako kaj Tibeto. Dum tiu prezentaĵo, li ankaŭ klarigos kelkajn ideojn pri magio.

Por aliĝi kaj ricevi ligilon, bonvolu sendi mesaĝon al: prezidanto@esperanto.org.au

Stefan_MacGill-Fukuda_TOSHIRO.jpg 16 kB
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

aea.esperanto.org.au/eo/prelegseri...
prezidanto(ĉe)esperanto.org.au

Interesiĝintoj

Administranto