🖥 Ĉiumonata prelegserio (decembro 2022)
16:00 - 18:00
Aŭstralio/Sidnejo
Elekti horzonon
Prelegoj pri interesaj kaj gravaj temoj per Zoom

Internacia

La lastaj prelegoj por 2022:

  • 16:00 La KancerKliniko (LKK) – Ĵak LePŭil’
    La KancerKliniko estas humura satira gazeto trimonata, sindiranta “politika, kultura, skandalema, ajnista”, kiu ekaperis en 1976. Ĝi havis tri direktorojn: Jopetro Danvy, Laurenco Septier kaj Ĵak. Hodiaǔ estas la numero 184 kaj la 46a jaro de ĝia ekzisto.
  • 17:00 Literatura Foiro fermas la centjaran jubileon de Literatura Mondo – Giorgio Silfer
    La fama kultura revuo Literatura Foiro kompletigis sian 53an jarkolekton, dum kiu kvin eseoj de Giorgio Silfer kaj unu de Carlo Minnaja (kunaŭtoroj de la impona Historio de la esperanta literaturo) analizis la fenomenon Literatura Mondo (Budapest, 1922-1949). Prof. Silfer, kunfondinto de LF en 1970, gastos ĉe ni kaj parolos pri la du revuoj, respondonte al la demandoj de la spektantaro.

Por aliĝi kaj ricevi ligilon, sendu mesaĝon al: prezidanto@esperanto.org.au

Jxak_Lepuxil-LF.jpg 16,7 kB
[Ĵak Lepŭil’ kaj Literatura Foiro]
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

esperanto.org.au/eo/prelegserio-z...
prezidanto(ĉe)esperanto.org.au

Interesiĝintoj

Administranto