🖥 Ĉiumonata prelegserio (decembro)
16:00 - 18:00
Aŭstralio/Sidnejo
Elekti horzonon
Prelegoj pri interesaj kaj gravaj temoj per Zoom

Internacia

16:00 Efike prelegi – Jonathan Cooper (Aŭstralio)
Kiam la programo PowerPoint lanĉiĝis en 1989, ĝi donis al la mondo potencan ilon. Tamen, kun tiu potenco venis danĝero. Ne longe poste one aŭdis la esprimon “Mortigo per PowerPoint”. Ĉefaj aferoj, kiuj kontribuas al tiu fenomeno, inkluzivas konfuzajn grafikojn, lumbildojn kun tro da teksto, kaj prelegantojn, kies ideo pri bona prezentado estas nur voĉlegi la tekston sur ĉiu lumbildo. Ĉi tiu mallonga prezentado inkluzivos kiel plani kaj strukturi prelegon, kiel kapti la intereson de la spektantaro, kaj teknikajn konsilojn.
Poste, Jonathan kaj AEA-prezidanto Sandor Horvats parolos pri la venonta Aŭstralia kaj Nov-Zelanda kongreso kaj somerkursaro kaj kiel oni povos partopreni.

17:00 MONA-12 en Irano – Tatjana Loskutova (Rusio)
Irano estas lando enigma, mistera kaj mirinda, kiun ne multaj turistoj vizitas. La perslingva kulturo estas sendube unu el la grandaj mondaj kulturoj, sed ĝi estas tre malmulte konata ekster Irano. La fakto, ke la Esperanto-movado en Irano komenciĝis antaŭ pli ol jarcento montras, ke irananoj estas malfermitaj al internaciaj kontaktoj kaj interŝanĝoj. La Esperanto-aranĝo MONA-12 (la 12a Mez-Orienta kaj Nord-Afrika kunveno, dum printempo de 2019) ebligis iranajn samideanojn prezenti sin kiel aktiva kaj nedisigebla parto de tutmonda E-komunumo kaj konatigi aliajn pri la beleco de sia lando.

Por aliĝi kaj ricevi ligilon, sendu mesaĝon al: prezidanto@esperanto.org.au

Jonathan_Cooper-Tatjana_Loskutova.jpg 15,2 kB
[Foto: Jonathan Cooper (maldekstre) kaj Tatjana Loskutova (dekstre)]
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

esperanto.org.au/eo/prelegserio-z...
prezidanto(ĉe)esperanto.org.au

Interesiĝintoj

Administranto