🖥 Ĉiumonata prelegserio (aŭgusto 2022)
16:00 - 18:00
Aŭstralio/Sidnejo
Elekti horzonon
Prelegoj pri interesaj kaj gravaj temoj per Zoom

Internacia

16:00 Denaskaj parolantoj de Esperanto – Trevor STEELE (Aŭstralio)
Trevor esploros la defiojn kaj problemojn pri la denaskaj parolantoj de Esperanto, ankaŭ la demandon, kiel instigi siajn infanojn lerni Esperanton.

17:00 Vojaĝi en Afriko sen moviĝi – François HOUNSOUNOU (Benino)
Afriko estas tre riĉa en kulturo. Ĉio estas ankoraŭ freŝa kaj natura. La tradicio protektas la realecon de Afriko. Per diversaj filmetoj, vi konatiĝos kun la vera kaj bela vizaĝo de Afriko: la farendaĵoj, la frateco, la amikeco kaj la kunvivado.

Por aliĝi kaj ricevi ligilon, sendu mesaĝon al: prezidanto@esperanto.org.au

TrevorANDFrancois.jpg 16,5 kB
[Trevor STEELE kaj François HOUNSOUNOU]
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

esperanto.org.au/eo/prelegserio-z...
prezidanto(ĉe)esperanto.org.au

Interesiĝintoj

Administranto