🖥 Ĉiumonata prelegserio (aprilo 2022)
16:00 - 18:00
Aŭstralio/Sidnejo
Elekti horzonon
Prelegoj pri interesaj kaj gravaj temoj per Zoom

Internacia

16:00 Rompitaj Labirintoj – Kit KELEN (Aŭstralio)
Kit Kelen prezentos sin kaj iom pri sia laboro en vortoj kaj bildoj. Li laŭte pensos pri poezio kaj Esperanto, kaj antaŭsignos sian venontan ekspozicion kaj libron, Rompitaj Labirintoj / Bung Mazes. “Rompita labirinto estas kion azilpetanto devas negoci por provi trovi novan hejmon en nekonata loko. Por la rifuĝinto la mondo estas kiel rompita labirinto, plena de sakstratoj kaj blokoj, kiuj ne povus esti antaŭviditaj. Por tiom da homoj, la fuĝo de danĝero, la fuĝo al sekureco, fariĝas kruela duonvivo en grizo, en stranga lando de rompitaj promesoj. Kvankam tiuj bildoj kaj poemoj estas abstraktaj laŭ sia maniero, mi esperas ke ili povas instigi la publikon pensi kaj senti ion pri la situacio de azilpetantoj, en Aŭstralio kaj ĉirkaŭ la mondo. Mi kredas, ke Esperanto estas la ĝusta lingvo, per kiu esprimi tion al la mondo.” – KK

17:00 La milito en Ukrainio. Kion faru la esperantistoj?
Ses esperantistoj dividos siajn sentojn kaj opiniojn pri la milito en Ukrainio kaj esploros la rolon/devon de esperantistoj. Poste ni diskutu.

Por aliĝi kaj ricevi ligilon, sendu mesaĝon al: prezidanto@esperanto.org.au

Kit_KELLEN-Ukrainio.jpg 15,6 kB
[Kit KELEN (Aŭstralio) + foto de ukraina flago de Daniele Franchi per Unsplash]
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

esperanto.org.au/eo/prelegserio-z...
prezidanto(ĉe)esperanto.org.au

Interesiĝintoj

Administranto