🖥 Ĉiumonata prelegserio (februaro 2024)
17:00 - 18:00
Aŭstralio/Sidnejo
Elekti horzonon
Prelegoj pri interesaj kaj gravaj temoj per Zoom

Internacia

Drakulo: Legendo kaj historio – Rodica TODOR (Rumanio)
Drakulo estas unu el la plej popularaj figuroj de ĉiuj tempoj. Sed kiuj estas liaj originoj? La legendo de Drakulo akiris mistikan aŭron pro la multaj superstiĉoj kaj kronikoj dum la Mezepoko, inspirante librojn, filmojn kaj teatraĵojn. Ankaŭ rilataj estas la rumana princo Vlad Țepeș (la Palisumanto), la romana ĉeffiguro, Bram Stoker, kaj eĉ ligoj kun la brita reĝa familio. Pri tiuj temoj la prelego donos kelkajn klarigojn.

Por partopreni, bonvolu sendi mesaĝon al prezidanto@esperanto.org.au.

Rodica-TODOR-300h.jpg 10,9 kB

[Bildo: Rodica TODOR]
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

esperanto.org.au/eo/prelegserio-z...
prezidanto(ĉe)esperanto.org.au

Interesiĝintoj

Administranto