Arto estas kiel boksado – Jonathan COOPER (Aŭstralio)
Polemiko en arto ne estas nova fenomeno; ĝi jam okazis dum la Renesanco. Ĉi tiu prelego ekzamenos kelkajn el la temoj pri kiuj artistoj malkonsentis kaj argumentis dum la pasintaj 550 jaroj, kaj pere de tio, lernos kelkajn gravajn kaj interesajn aferojn pri arto. Jonathan laboris ĉe la Artgalerio de Novsudkimrio, Sidnejo, Aŭstralio, dum pli ol 30 jaroj. Inter la postenoj kiujn li okupis estis la ĉefkunordigisto de edukaj programoj kaj retejmanaĝero. Li nun estas vic-prezidanto de la Aŭstralia Esperanto-Asocio kaj prezidanto de Esperanto NSW.