Klimata kaj ekologia krizoj 🌏 graviĝas dum jardekoj, sed agoj por solvi la problemojn estas malmultaj kaj senefikaj. "Extinction Rebellion" inspiras al centoj da miloj de homoj – normalaj homoj, kiel vi – respekteme kaj senperforte rompi kelkajn leĝojn kaj perturbi la ĉion-kiel-normale. Venu, aŭskultu, aliĝu!
Ĝi estos publika kaj senpaga (la vespera programo de PRK senpagas). Ĉio iros tra Zoom-ĉambro, ĉiu partoprenonto devas instali ĝin. La ligilo por la komuna, libera halo de PRK estos baldaŭ diskonigita.