Ni konatiĝos kun kelkaj Naciaj Parkoj en Germanio kaj rigardos, kiel ili ekestis, kiel ili funkcias kaj kial ili gravas. Ĉu ili estas simple turismaj vizitindaĵoj? Ĉu ili havas nur pozitivajn trajtojn, efikon? Ni diskutadu, via opinio, kontribuado al la interparolado estas bonvenaj.
En ĉiu mardo inter 19:00-21:15 ni prezentas alian temon kaj diskutadas, interŝangas spertojn, opiniojn kun la celo, ke ni akiru pli bonan lingvan kapablon kaj eklernu interesaĵojn el la mondo per la uzo de la internacia lingvo Esperanto.La liston de la temoj, prezentadoj en 2022 vi trovos sur nia hejmpaĝo.