Ni prezentos kelkajn internaciajn gastigantajn servojn kaj parolos pri ilia rolo, pri ilia utilo. Kion ili ofertas kaj kiujn avantaĝojn, malavantaĝojn ili havas por turistoj? Kiel Esperanto-parolantoj povas profiti el tiuj servoj? Ni babilados en amika rondo kaj interŝanĝos personajn opiniojn, spertojn. Bonvenon!
En ĉiu mardo inter 19:00-21:15 ni prezentas alian temon kaj diskutadas, interŝanĝas spertojn, opiniojn kun la celo, ke ni akiru pli bonan lingvan kapablon kaj eklernu interesaĵojn el la mondo per la uzo de la internacia lingvo Esperanto. Bv. atenti, ke depende de la temo kaj la diskutemo de la partoprenantoj la kunveno povas finiĝi pli frue.
La virtualaj klubkunvenoj realiĝas en kunlaboro kun la regiona plenkreskula edukinstituto (LEB). La liston de la temoj, prezentadoj en 2023 ni baldaŭ aperigos sur nia hejmpaĝo.