Kursoj kaj variaj aktivaĵoj, programo por adoleskantoj kaj infanoj. Ĥora kantado kun Interkant
Kunveno/EventoKurso
AŬTUNAS 15-a komuna feriado por infanoj, familioj, geavoj Kursoj kaj variaj aktivaĵoj, programo por infanoj alveno mardon, 20-an de oktobro 2026 ĉ. 18h foriro vendredon, 30-an de oktobro tagmeze
INTERKANT alveno vendredon, 23-an de oktobro 2026 ĉ. 18h foriro vendredon, 30-an de oktobro tagmeze
Ekzamensesio de Franca Esperanto-Instituto 2026-okt-29 9h
AKTIVAĴOJ por infanoj
Irlanda folklora festo antaŭ-Halovena kun via maskokostumo2026-10-29
Bert Schumann : Sportaj aktivecoj : Naĝejo en Beaufort, kajako en La Flèche, Boule de fort en Baugé, arbogrimpi en Brion, biciklado sur la verda vojo. Tabloteniso, piedpilko kaj petanko en Grésillon ptm
AKTIVAĴOJ por adoltoj
Bernard Bigonnet : Ĥora (korusa) kantado kun Interkant2026-okt-23/30
Bernard Bigonnet : Kantado por ĉiuj 2026-okt-20/23 ?
Élian Berger : Volontula laboro ĉe la baseno 2026-okt-20/30
Xavier Godivier : Meditadoseancoj pri plenkonscia meditado
Promenado en le parko por malkovri la lokan flaŭron kaj faŭnon
Renée Triolle estas emerita instruistino pri la rusa lingvo. Ŝi lernis Esperanton 16-jara. En sia esperantista vivo ŝi aktivis en la junulara movado, poste en la franca, Eŭropa kaj monda Esperanto-asocioj. Per kaj por Esperanto, ŝi oftege vojaĝas en multaj landoj.
Nun ŝi oficas kiel direktoro de la ekzamenoj de Franca Esperanto-Instituto. Dum la staĝo eblas trapasi FEI-ekzamenon.
En la kurso, surbaze de diversaj legataj tekstoj, ni diskutos pri la koncerna temo (varie homaj rajtoj, ekologio, socio, literaturo, historio ktp). Laŭ la peto de bezono de lernantoj, eblas trakti gramatikan punkton.
9h-10h : unuagrada ekzamano / gramatika testo por la duagrada
10h15-12h15 : skriba parto de la duagrada
posttagmeze : parola parto : po 20 minutoj. Unu preparas dum alia trapasas. Laŭ la programo de la sukcesintoj, organiziĝas la vico.
En 2025 ekzameniĝis 9 personoj
Aktivaĵo : ĤORA (KORUSA) KANTADO - 2026-10-23/30
La ĥoro Interkant daŭrigas siajn kantostaĝojn. Se vi volas kanti en Esperanto kun nia ĥoro kaj ĝoji varman etoson, ni bonvenigas vin por kuniĝi kun ni ekde dum tiu kanta studperiodo. Provi neniel devigas vin engaĝiĝi.
Ekzercado matene kaj posttagmeze, ekde merkredo, (alvenu mardon ĉ. 18h).
Ĥorestro : Bernard Bigonnet el Sudfrancujo
Kantoj en Esperanto laŭ la kutima repertuaro.
Koncerto okazos lunde vespere en la festsalono de Baugé
PREZO kaj ALIĜO al restado en Greziljono
Ekstrakto de niaj tarifoj por 1 tagnokto : ĉambro 9-38 €, kampadejo 5-7 € ; tri manĝoj 25 €, kurso/aktivaĵoj 10 €. Reduktita prezo pri manĝoj, kursoj/aktivaĵoj por infano, junulo aŭ homo kun modestaj rimedoj.
Redukto de 5% je la ĉioinkluziva prezo validas por aliĝo kun antaŭpago de 100 € almenaŭ du monatojn antaŭ la komenco.
La lernantoj kiuj ekzameniĝas, ricevos senpagan tranokton por la lasta nokto.