La jarkunveno de DEA okazos la 11-an de aprilo 2026. Dalgas Have 18, 2000 Frederiksberg, je la 10-an ĝis la 16-an horo
Estos prelego de Jacob Nordfalk
La cifereca dependiĝo de Eŭropo: Historio, luktoj, esperoj kaj defioj.Legu la plenan priskribon ĉe
https://eventaservo.org/e/5a8e79
Provizora tagordo, sabate la 11-an de aprilo je 10-a horo.
- Elekto de kunvena gvidanto
- Elekto de protokolanto
- Jara raporto
- Jara kalkulaĵo 2025
- Laborplano de DEA, 2026-2017
- Envenintaj proponoj
- Elekto de prezidanto
- Elekto de estranoj kaj anstataŭantoj
- Elekto de revizoroj
- Eventuaĵoj
La jarkunveno okazas ĉe Dalgas Have18, 2000 Frederiksberg. La metroa stacio Lindevang situas proksime de la kunvenejo.
DEA kore invitas ĉiujn membrojn - aparte gastojn el najbaraj landoj.
Prezo 50 kr.
Via aliĝo ekvalidos nur per antaŭpago de la sumo, al mobilepay 81547, kaj memoru noti vian nomon, kiam vi pagos.
Post via alveno ni mendos manĝaĵojn pere de manĝokarto ĉe disporta restoracio, kiu liveros la manĝaĵojn je la 12-a horo.
Vi rajtas kunporti pakitan lunĉon.
Programo.
10.00 - 10.15 Mendo de manĝoj, kiun vi mem pagos.
10.15 - 12.00 Ĝeneralkunveno de Dana Esperanto-Asocio
12.00 - 13.00 Manĝopaǔzo
13.00 - 14.00 Prelego de Jacob Nordfalk
14.00 - 14.30 Kafopaŭzo
14.30 - 15.30 Kvizo de Bent Jensenius