🖥 Buntaj Vesperoj en Herzberg - la Esperanto-urbo: Specialaj kolektaĵoj
19:00 - 21:15 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Esperanto-raraĵoj, suveniroj, memorobjektoj, ktp. estas ofte unikaĵoj, specialaĵoj, kiujn oni ĝenerale ne forĵetas. Sed kion fari kun ili?

Internacia

Prezentado el la specialaj kolektaĵoj de la biblioteko de Esperanto-Centro Herzberg. Ni montros kelkajn interesajn, unikajn obejktojn, diskutados pri la rolo, utilo, prizorgado, aktualaj problemoj de Esperanto-kolektaĵoj. Babilado, spertinterŝanĝo. Temogvidantoj:  Peter Zilvar kaj Zsófia Kóródy

En ĉiu mardo inter 19:00-21:15 ni prezentas alian temon kaj diskutadas, interŝanĝas spertojn, opiniojn kun la celo, ke ni akiru pli bonan lingvan kapablon kaj eklernu interesaĵojn el la mondo per la uzo de la internacia lingvo Esperanto. La tutan prelegserion de 'Buntaj Vesperoj' vi trovas ĉi tie.

Jen kelkaj sekvaj temoj, prezentadoj:
27.04. Esperanto-ekspozicioj en la muzeo de la Welf-kastelo en Herzberg (P. Zilvar)
04.05. Du prelegoj pri historio kaj literaturo de Pollando lige kun la ĵusokazinta pola nacia festo (Jerzy DRYJA)

11.05. Lingvaj kaj kultur-minoritatoj en Eŭropo (Peter Zilvar)
18.05. Migradvojoj en la Harz-montaro kaj kreado de Esperanto-migradatestilo (P. Zilvar)
25.05. Internacia kunlaboro kaj eŭropaj klerigprojektoj (P. Zilvar)
 
Nomo: Buntaj Vesperoj en Esperanto-urbo Herzberg
Tempo: 06.04.2021 19:00-21:15 Amsterdam, Berlin, Rome, Stockholm, Vienna
https://us02web.zoom.us/j/88011804771 (nova ĉambro!)
Kodo: 18872021
Bonvenon! 
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

esperanto-urbo.de
esperanto-zentrum(ĉe)web.de

Interesiĝintoj

Administranto