Ni prezentos kelkajn tradiciajn kristnaskajn kantojn kaj esperas ankaŭ je via prezentado. Kiun kanton vi aparte ŝatas kaj kial? Kial, kiel ĝi fariĝis konata, ŝatata? Ni lernu unu de la aliaj, interŝanĝu spertojn, ideojn kaj pasigu kelkajn horojn en agrabla, festeca, amika etoso. Bonvenon al nia diskutrondo!
En ĉiu mardo inter 19:00-22:00 ni prezentas alian temon kaj diskutadas, interŝanĝas spertojn, opiniojn kun la celo, ke ni akiru pli bonan lingvan kapablon kaj eklernu interesaĵojn el la mondo per la uzo de la internacia lingvo Esperanto. Bv. atenti, ke depende de la temo kaj la diskutemo de la partoprenantoj la kunveno povas finiĝi pli frue.
La virtualaj klubkunvenoj realiĝas en kunlaboro kun la regiona plenkreskula edukinstituto (LEB). La liston de la temoj, prezentadoj ĝis la fino de 2023 ni baldaŭ aperigos sur nia hejmpaĝo.