Temoj: 1. Jerzy Dryja: Prezentado pri Asizo (Assisi) – la urbo de la Itala Kongreso de Esperanto 2021. 2. Diskutado: ĉu vi ŝatas artojn? Pri kiuj art-branĉoj vi aparte interesiĝas? Kiujn personajn preferojn, spertojn vi havas pri artoj?
Kion vi opinias, kiujn ideojn, spertojn vi havas pri tiu temo? Ni lernu unu de la aliaj kaj pasigu kelkajn horojn en agrabla, amika etoso. Bonvenon al nia diskutrondo!
En ĉiu mardo inter 19:00-22:00 ni prezentas alian temon kaj diskutadas, interŝanĝas spertojn, opiniojn kun la celo, ke ni akiru pli bonan lingvan kapablon kaj eklernu interesaĵojn el la mondo per la uzo de la internacia lingvo Esperanto. Bv. atenti, ke depende de la temo kaj la diskutemo de la partoprenantoj la kunveno povas finiĝi pli frue.
La virtualaj klubkunvenoj realiĝas en kunlaboro kun la regiona plenkreskula edukinstituto (LEB). Jen
la listo de la temoj, prezentadoj por la jaro 2024 sur nia hejmpaĝo.