En kunlaboro kun la urba biblioteko kaj asocio pri amikeco kun Kebekio, nia asocio invitas vin ĉeesti "kebekan nokton" (Nuit Québécoise). Jen la programo : - 16h30 : konferenco de Suzanne Roy (nun prelegturneanta en Luksemburgo, Belgio kaj Francio) pri la lingvoj en Kebekio - 17h15 : konferenco de Laurent Dutertre pri historio de la unuaj normandaj migrantoj al Kanado. Tiu preleganto jam brile intervenis dum la ĝenerala E-to asembleo en L'Aigle (2018) - 18h00 : amuza demandaro pri la kebeka franca lingvo - 18h30 : gustumado de tipe kebekaj manĝaĵoj - 19h00 : Koncerto