Venu ĝui la Flandrajn Ardenojn
09:00 - 17:00
UTC
Elekti horzonon
Promeni en la belaj Flandraj Ardenoj kaj esplori la historion de iama, fama abatejo

Kunveno/Evento

TFA - 2 - Blauwe Kousjes Bois Joly - clip.png 12,1 MB


Matene ni vizitos arbaron Bois Joly en Ronse. Bois Joly estis konceptita kiel 19-jarcenta amuzparko, nun ĝi estas belega naturrezervejo, kie vi tre verŝajne povos ĝui la famajn arbaraj hiacintoj, surloke nomitaj "bluaj strumpetoj".

Tagmeze ni piknikos en Erfgoedsite Ename. Kunportu vian manĝaĵojn aŭ aĉetu surloke. La aliĝkotizo inkludas trinkaĵon.

Posttagmeze - tre komforte - ni restos surloke en la Erfgoedsite, endoma kaj eksterdoma muzeo en kiu oni prezentas la iam fama abatejo de Ename. Indas viziti ankaŭ la elfositajn restaĵojn de ĝi. Loka ĉiĉerono gvidos nin.

En la informbazaro ni varbos por Esperanto. Venu multnombre por ke multe da homoj aŭdos (pri) Esperanto(n)!

ALIĜILO
  • Mi venos  ………....... (transportilo).
  • Mi ŝatus esti veturigata ekde la stacidomo de Oudenaarde. Mi alvenos je ... (alvenhoro).
  • Mi venos je 9h ĉe la enirejo de Bois-Joly / je 14h al Erfgoedsite Ename (indiku vian elekton).
  • kaj transpagos  ……… x 10 € al konto BE15-5230-8080-6230 de Esperantogroep La Konkordo
Sendu al piet.glorieux@gmail.com. Aliĝintoj ricevos pli da detaloj kaj vojpriskribon. 
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

piet.glorieux(ĉe)gmail.com

Administranto