🖥 Buntaj Vesperoj en Herzberg: 1. Prelego pri Poznano. 2. Diskutado pri vetero, dezertiĝo, ktp.
19:00 - 22:00 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
1. Prelego de Jerzy Dryja: "Vizitinda Poznano". 2. Danĝeroj pro la vetero, ekz. dezertiĝo, sekeco, ktp.

InternaciaLoka

1. Prelego de Jerzy Dryja: "Vizitinda Poznano - la ĉefurbo de Grandpolujo, kie komenciĝis la historio de Pollando." Lernu pri tiu fama urbo kaj rakontu pri viaj spertoj, se vi jam vizitis ĝin. 2. Internacia Tago de batalo kontraŭ dezertiĝo kaj sekeco (17 junio). Kio estas farebla, plibonigebla? Kion UN faras por tiu celo? Kion ni faru? 
Partoprenu la diskutadon, rakontu pri viaj spertoj, aldonu vian opinion. Ni lernu unu de la aliaj kaj pasigu kelkajn horojn en agrabla, amika etoso. Bonvenon al nia diskutrondo!
En ĉiu mardo inter 19:00-22:00 ni prezentas alian temon kaj diskutadas, interŝanĝas spertojn, opiniojn kun la celo, ke ni akiru pli bonan lingvan kapablon kaj eklernu interesaĵojn el la mondo per la uzo de la internacia lingvo Esperanto. Bv. atenti, ke depende de la temo kaj la diskutemo de la partoprenantoj la kunveno povas finiĝi pli frue.
La virtualaj klubkunvenoj realiĝas en kunlaboro kun la regiona plenkreskula edukinstituto (LEB).
Jen la listo de la temoj, prezentadoj por la jaro 2024 sur nia hejmpaĝo.
Nomo: Buntaj Vesperoj en Esperanto-urbo Herzberg
Horzono: Amsterdam, Berlin, Rome, Stockholm, Vienna
Tempo: marde 19:00-22:00
https://us02web.zoom.us/j/88011804771
Kodo: 18872021
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

esperanto-urbo.de
esperanto-zentrum(ĉe)web.de
Grubenhagenstr. 6

Interesiĝintoj

Administranto