🖥 Trejnprogramo por distancaj lingvo-instruistoj - Dua sesio
15:00 - 16:00
UTC
Elekti horzonon
Dua sesio de la trejnprogramo por distancaj lingvo-instruistoj

KursoPor junuloj

Kio okazos dum la sesio?

  • Ĉiu sesio inkluzivas konkretan taskon, kiu ebligas al partoprenantoj tuj apliki tion, kion ili lernas. La emfazo estas sur agado kaj sperto, ne nur sur teorio.
  • La programo uzas ilojn jam vaste disponeblajn kaj konatajn, kiel WhatsApp, kaj konsideras limigitajn teĥnikajn rimedojn (poŝtelefono). Tio garantias realisman kaj daŭrigeblan aplikon surloke.
  • La enhavo estas organizita laŭ logika progreso: de bazaj kapabloj (komuniko, organizo) ĝis pli kompleksaj pedagogiaj kaj didaktikaj kompetentoj.
  • La hejmtaskoj proponas du nivelojn.
  • La programo kunigas esencajn dimensiojn de distanca instruado.
Ĉi tiu trejnado celas fari el partoprenantoj ne nur uzantojn de iloj, sed memstarajn kaj efikajn distancajn instruistojn.

Instruos Fransoazo, akompanata de aktivaj instruistoj, kiuj praktikas tiun lecionan kurson adaptitan por WhatsApp.

La trejnado okazos ĉiudimanĉe ekde la 26-a de aprilo (komenca sesio) ĝis la 14-a de junio (fina sesio), je 15 UTK. Entute okazos ok trejnsesioj. La trejnado okazos en Zoom-platformo.

Trejnado-por-distancaj-lingvo-instruistoj.-1080-x-1080-piks.-Pateiktis-1691.jpg 181 kB
📸 Raportoj
dua_trejnadsesio_zoom - Françoise NOIREAU - Fransoazo Oazo
Prelego de Love- La unua kontakto estu voĉa. - Françoise NOIREAU - Fransoazo Oazo
Protokolo de komenco - Françoise NOIREAU - Fransoazo Oazo
Registrilo de kontakto - Françoise NOIREAU - Fransoazo Oazo
Ekz. de informilo por prezenti la kurson - Françoise NOIREAU - Fransoazo Oazo
Ekz. de registrilo por aliĝo al distanca kurso - Françoise NOIREAU - Fransoazo Oazo
Tasko por la 2a sesio - Françoise NOIREAU - Fransoazo Oazo