72-a IFEF-kongreso - postkongresa programo
NULIGITA La kongreso estas prokrastita al venonta jaro 2021 en la tagoj de 21-a al 28-a de majo.
IFEF postkongreso

Internacia

PROVIZORA PROGRAMO DE LA POSTKONGRESO
(5-a ĝis 8-a de Junio 2020)

Vendredo 05.06.2020
Aŭtobusa vojaĝo al Leipzig, promeno al la vidindaĵoj, poste pluvojaĝo al Halle (Saale), vesperaj distraĵoj.

Sabato 06.06.2020
Vizito de fervoja muzeo Halle (filio de germana fervoja muzeo Nürnberg)
Butikumado - Esperantista Koruso Halle.

Dimanĉo 07.06.2020
Gvidata urbopromeno tra Halle, okazoj viziti Händel-domon, fruhistorian muzeon (astronomia disko de Nebra), salproduktan muzeon, Bauhaus-konstruaĵojn, sekvi spurojn de Martin Luther kaj pli, vesperaj distraĵoj.

Lundo 08.06.2020 Forveturo hejme

Leipzig, Halle - Postkongreso

La loko de la postkongreso estos Halle apud rivero Saale. Tamen survoje de Frankfurt la mendita aŭtobuso haltos en Leipzig por doni eblecon promeni tra la urbocentro. Vizitindaj estas kelkaj lokoj kiel la ŝanĝkonstruita kaj renovigita stacidomo (kompreneble – ni estas fervojistoj!), pitoreskaj kvartaloj, la Nikolai-preĝejo konatiĝinta kiel ĝermo de la kontraŭreĝimaj protestoj en GDR, la Mädler-pasejo kun la Auerbach-kelo, kie Goethe lokis la scenon kun Faŭsto, Mefistofelo kaj la drinkemuloj (…).
Halle kiel Leipzig logas per vidinda urbocentro, per muzeoj - por mencii nur la muzeon de la germana fervojo (filio de Nürnberg), la fruhistorian muzeon (ekspozicanta ankaŭ la astronomian diskon de Nebra), la Händel-domon (komponisto Georg-Friedrich Händel naskita en Halle, diligenta verkinto de operoj sed konata pro oratorioj kiel La Mesio, koncertoj kiel la fontana kaj la piroteknika muziko kaj orgenkoncertoj. En Halle eblas sekvi la ŝpurojn de Martin Luther (ne nur en Wittenberg kaj Eisleben). En Halle troveblas eksponaĵoj memorigantaj pri la salprodukta historio de Halle, troviĝas unuavide ekkoneblaj konstruaĵoj en „Bauhaus“-stilo. 
Menciende estas la loĝejo, kiu estos la modernigita junulargastejo kun dulitaj ĉambroj, maten- kaj vespermanĝo. Kaj menciinde estas la komuna flughaveno de Halle kaj Leipzig estas atingebla de Halle per regiona rapidtrajno en dek minutoj – eble konsidero planante la hejmvojaĝon. 
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.ifef.net
ifk.aligho(ĉe)esperanto.de

Interesiĝintoj

Administranto