🖥 Vikipediaj Paĝoj Volantaj Fotojn 2021
Vikikonkurso por aldoni fotojn al vikipediaj artikoloj

Internacia

Vikipediaj Paĝoj Volantaj Fotojn 2021 estas internacia kampanjo por aldonado de bildoj al artikoloj en diverslingvaj Vikipedioj.

Dum jaroj, multaj volontuloj kolektis grandegan stokon de altkvalitaj fotoj, bildoj kaj aliaj plurmediaĵoj. Ili nun estas disponeblaj en la Vikimedia Komunejo por libera uzado. Eĉ okazis pluraj kampanjoj, konkursoj kaj komunaj fotadoj por akiro de novaj fotoj, inter ili Vikio amas ZEOjn, Vikio amas monumentojn, Vikio prenas urbon ktp.

Por partopreni en Vikipediaj Paĝoj Volantaj Fotojn 2021 aldonu foton en ajnan artikolon de Vikipedio (plano estas por aliaj vikiprojektoj) kaj en la redakto-resumon skribu #WPWP (atentu ne skribi tion en la artikolon mem, sed en la redakto-resumon!). Detalaj reguloj estas en oficiala paĝo en MetaVikio.

Partoprenantoj, kiuj aldonos plurmediaĵojn en plej multajn unuopajn artikolojn gajnos valorajn donac-kartojn.

Kategorioj:
  • fotoj
  • sonaĵoj
  • videoj

Kategorioj:
  • plurprojekta
  • 1 projekta (vikipedio, vikivojaĝo ka.)
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉