🖥 MondaFest 2020: Virtuala Kongreso de Esperanto (VK)
Virtuala Kongreso de Universala Esperanto-Asocio

Internacia

La Virtuala Kongreso de Esperanto 2020 (VK 2020) estas reta evento organizata de Universala Esperanto-Asocio (UEA) kaj teknike realigata de E@I. Ĝi okazas oficiale kadre de MondaFest' 2020.

Detala program-skemo troviĝas ĉi tie - sed plej aktuale estas rekte en la Virtuala Kongresejo: https://vk.retevent.com.

Por partopreni necesas aliĝi.

La VK-programo parte sekvas la konatan strukturon de la UK. La kerna programo okazos inter 12h–18h UTC. Ĝi inkluzivos tradiciajn UK-programerojn, kiel la Kongresa Temo, Tago de Lernado kaj Internacia Kongresa Universitato (IKU), Aŭkcio kaj Akademio de Esperanto.

Anstataŭ la Ekskursa Tago okazos virtualaj ekskursoj tutmonde, kaj la bankedon anstataŭos virtuala kunmanghado tra la mondo. La (virtuala) Movada Foiro okazos dum la tuta VK-semajno, en la du horoj antaŭ aŭ post la kerna programo. Pluraj diverstemaj prelegoj, kulturaj kaj artaj programeroj kaj Aŭtoraj Momentoj okazos plurfoje dum la semajno.
Aliaj konataj UK-programeroj, kiel la Belartaj Konkursoj kaj pliaj kunsidoj de la Komitato okazos post la VK, kadre de MondaFest’.

Ne maltrafu tiun historian Kongreson, kiu estonte eble spronos novan tipon de hibrida UK, virtuala kaj ĉeesta.

Detala listo:
* La Virtuala Movada Foiro ebligos interagadon kun dekoj da Esperanto-organizoj dum la tuta eventa semajno;
* diskutoj pri la Festivala Temo "UN 75-jara: dialogo kaj interkompreniĝo en ŝanĝiĝanta mondo" okazos tra aro da programeroj pri Unuiĝintaj Nacioj kaj la kolonoj de Paco, Homaj Rajtoj kaj Daŭripova Evoluigo de UN, krom aliaj prelegoj pri la laboro de Eksteraj Rilatoj de UEA, kiel Esperanto kaj Unesko kaj historie ĉe la Ligo de Nacioj;
* la Scienca Kafejo proponos kvar klerigajn prelegojn:
- Komunikaj teknologioj en indiĝena aktivismo (Manuela Burghelea, Rumanio/Skotlando)
- La Kanada Odiseado, Lando Bazita sur Nekompletaj Konkeroj (Wallace George du Temple, Kanado)
- La Valoroj de Esperanto en Ŝanĝiĝanta Mondo (John Huang, Ĉinio/Kanado)     
- Popolaj fabeloj kiel ilo por krei dialogon kaj trovi interkompreniĝon en la ŝanĝiganta mondo (Anna Striganova, Rusio);
* kadre de la Jaro Hodler, prezidantoj de UEA kaj TEJO debatos kun eks-prezidantoj pri la estonteco de Esperanto ĉe “Esperanto: de 1887 al 2087”;
* en la Faka Forumo, renkontiĝo de Fakaj Asocioj, eblos konatiĝi kun la aktuala Faka Agado en Esperanto;
* kaj similan interagadon la publiko povos ĝui ankaŭ kun aliaj grupoj, kiel la Akademio de Esperanto, TEJO, redaktoroj de Esperanto kaj Kontakto kaj la Estraro de UEA.
 
Dum la VK ankaŭ okazos la 73-a sesio de la Internacia Kongresa Universitato kaj Akademio Internacia de la Sciencoj. Sub gvidado de la IKU-rektoro Geoffrey Greatrex, okazos 7 prelegoj:
* Alproprigo de dua lingvo: ĉu ebla post la infanaĝo? (Grant Goodall, Usono);
* La ora nombro (François Lo Jacomo, Francio);
* Romianoj kaj persoj en la malfrua antikvo: milito, arto kaj kulturo (Geoffrey Greatrex, Kanado/Britio);
* Veturado tra la interplaneda spaco (Carlos Spinola, Hispanio);
* Esperanto kaj la Dua Mondmilito: postmemora aliro al transnaciaj rakontoj (Pascal Dubourg Glatigny, Francio);
* Geopolitiko, remalkovrita fako (Javier Alcalde, Katalunio/Hispanio);
* Genetiko kaj Koro (Keyhan Sayadpour, Irano).
 
La Tago de Lernado, kunlabore kun ILEI, havos malfermajn paroladojn de la prezidantoj D. Charters (UEA) kaj M. Grosjean (ILEI) kaj 6 prelegojn kun diskutoj.
* Mireille Grosjean (Svislando): La kolera manĝo, leciono de ĉiuj danĝeroj;
* Ilona Koutny (Pollando): Eduka valoro de Esperanto en diversaj niveloj de instruado;
* Penny Vos (Aŭstralio): Strategio por enkonduki Esperanton en lernejoj;
* Mireille Grosjean (Svislando): Praktika Ekzercado: Ni konatiĝu konkrete kun la Homaj Rajtoj;
* Monika Molnar (Svislando): Infanrajtoj konkrete, nia-lerneje;
* Katalin Kovats (Nederlando) kaj Margaret Zaleski Zamenhof (Francio): La malfacila lingvo.

Pli distraj kaj kulturaj programeroj:
* programerojn de la Monda Ekskursa Tago: virtualaj ekskursoj tra famaj turismaĵoj de la mondo;
* Kunmanĝadon tra la Mondo: kun prezento de pladoj el diversaj kulturoj; 
* Aŭtoraj Momentoj kaj Libroj de la Jaro: vivaj renkontiĝoj kun konataj verkistoj kaj eldonistoj;
* Kaj multe da artaj aranĝoj.
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

vk.mondafest.net/
mondafest2020(ĉe)googlegroups.com

Interesiĝintoj

Administranto