🖥 Tago de Lernado 2024
06:00 - 12:15
Etc/UTC
Elekti horzonon
Hibrida evento okaze de la UK en Aruŝo Tanzanio

Internacia

Tago de Lernado estas kutima programo kiu okazas marde dum ĉiu Universa Kongreso de Esperanto.

Ĉi jare okaze de la unua UK en Afriko la Tago de Lernado okazas hibride kun libera reta partopreno.

Zoom-ligilo: https://us02web.zoom.us/j/87846295751 
Nur se demandite:
Kunven-identigilo: 878 4629 5751
Pasvorto: la nomo de nia komuna lingvo per minuskloj
 
Programo laŭ UTK

06.00: Enkonduko/Salutoj
06.10: Mulele Mbassa Makaranga (Tanzanio): Edukado en Tanzanio
06.40: Mireille Grosjean (Svislando): Instruado en Afriko: defio kaj evoluo
07.20: Gabriel Anda (Kamerunio): Lernejo por etuloj "Baba Simon" 
07.50: Manirakiza Aime Patrick (Burundo): E-instruado en Burundo kaj Afriko 
08.30: paŭzo
09.00: Miloslav Malovec (Ĉehio): Kiel oni kreas vortaron?
09.40: Stela Besenyei-Merger (Hungario): Esperanto kaj edukado: La rolo de literaturo
10.20: Monika Molnar (Svislando): Bonaj metodoj por instrui E-on al infanoj kaj junuloj
11.00: Kristin Tytgat (Belgio): Paroliga kurso dum kongreso - ĉu utila programero?
11.30: Marija Belošević (Kroatio): Ĉu ni forgesis pri la universalaj valoroj?
12.00: Mallongaj sciigoj, fermo
12.15: eliro 

Kun elkora danko al UEA kaj s-ino Marija Beloŝeviĉ pro la organizado de la Tago de la Lernado
Dosieroj
📸 Raportoj
Informoj

www.ilei.info

Interesiĝintoj

Administranto