🖥 Stipendikonkurso por partopreni en ILEI-Kongreso, Maceió, Brazilo, 20-27 julio 2024
57-a Internacia Kongreso de Edukado

Konkurso


Se vi estas agema kaj interesita pri instruado, sed ne nur… 

ILEI stipendios 10 partoprenantojn de ILEI-kongreso, kiu okazos en Maceio, Brazilo, de la 20-a ĝis la 27-a de julio 2024. Bonvolu diskonigi ĉi tion en viaj asocio, sekcio kaj ĉirkaŭaĵo. La kongreso de ILEI celas plibonigi vian lingvokonon kaj didaktikon.

La stipendio kovras restadkostojn (loĝado en gastejo proponita de la LKK) kaj maksimume 150 EUR de vojaĝkostoj. Stipendiatoj mem pagas la bazan kotizon de aliĝo laŭ unua periodo. 

La kondiĉoj por gajni la stipendion: 
  • Ĝisnuna kontribuo al lingva edukado kaj interkultura interŝanĝo 
  • Sindevigo plu aktivi en la organizo 
  • Sindevigo al plentempa partopreno en la kongreso

Vi povas aliĝi al la kongreso ankaŭ sen la stipendio kaj mem pagi la kostojn.

Por peti la stipendion, nepras plenigi:

Limdato por la stipendipeto estas la 31-a de majo 2024

Se vi havas demandojn, skribu al:
ilei.kongresoj@gmail.com kopie al laura.brazzabeni@gmail.com

-- 
Prof. Laura Brazzabeni

Anonco en PDF-formato
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

eventaservo.org/e/ILEI-57

Interesiĝintoj

Administranto