🖥 Seksumi en Esperanto
18:15 - 18:45 (MET)
Eŭropo/Parizo
Elekti horzonon
... ni malkaŝas ĉion!

Internacia

Nu, tio kaptis vian atenton, ĉu ne?

Mi konfesas, ke unue mi nur ŝerce enmetis tiun eventon por fakte atentigi pri alia pli serioza evento (vidu plej sube). Kaj mi ne vere intencis paroli pri seksumado. Sed iu plendis, ke tio estis malserioza anonco, kaj ri pravis. Do mi nun serioze aranĝas tiun eventon por pli-malpli serioze paroli pri la maniero "seksumi en Esperanto" - kvankam mi tute ne scias, kion mi fakte havas por diri pri la temo. Ni vidos, kion la partoprenantoj alportos. Kaj mi daŭre atentigas pri la alia evento (vidu plej sube)!

Ni parolos pri kelkaj pure lingvaj aspektoj de la temo.
Pure voĉa renkontiĝo: ĉiuj kameraoj estos malŝaltitaj de la gastiganto. Registrado ne okazos.
Maldecaĵoj ne estos permesitaj, kaj ofendantoj estos tuj forigitaj.

Ligilo (aliro eblas ekde 10 minutoj antaŭ la komenco):
https://us02web.zoom.us/j/88242129364
paskodo: Ducifera nombro uzita por nomi seksuman pozicion; se vi tion ne scias, vi estas aŭ tro juna aŭ tro maljuna aŭ tro malsperta por partopreni. Entajpu la esperantan numeralon, tutminuskle, por tiu numero, sed atentu pro la kondiĉoj por paskodoj en la zuma sistemo: Se la numeralo konsistas el du vortoj, entajpu la du vortojn sen interspaco, kaj se ĝi enhavas ĉapelitan literon, uzu la neĉapelitan literon. Ekzemple: se la nombro estus 96, vi entajpus "naudekses". Ne, "naŭdek ses" memkompreneble ne estas la paskoda nombro - kia seksuma pozicio tio estus, gekaraj?

La gastiganto lasos vin eniri post kontrolo, paciencu iomete. Se vi alvenas tro malfrue, vi eble devos atendi iom pli longe.

Nia renkontiĝo finiĝos akurate post 30 minutoj, pro la sekva, iomete pli serioza, renkontiĝo, kiun organizas la gastiganto:

Kiel fari Esperanton oficiala lingvo de Eŭropo
Ni prezentas nian planon.
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

kdl(ĉe)gmx.eu

Interesiĝintoj

Administranto
User profile pictureKlaus Leith